Interne dislokita persono

Civitanoj en Kongo fuĝas de sia vilaĝo post fajroj dum la Nord-Kivu-milito en 2008

Interne dislokita persono (angle: internally desplaced person, IDP ) estas iu, kiu estas devigata fuĝi de sia hejmo aŭ loĝloko, sed kiu restas ene de la limoj de sia propra lando. Ĉi tio signifas, ke interne dislokita persono jure ne samas al rifuĝinto, kiu ankaŭ forlasas sian landon. Interne dislokitaj personoj ofte havas la samajn kialojn kiel rifuĝintoj por forlasi sian hejmon, ekzemple pro milito aŭ alia perforto.

En 2006 ekzistis ĉirkaŭ 24,5 milionoj da IDP-oj en 52 landoj tutmonde. Afriko estas la kontinento kun la plej multaj dislokitaj personoj; 11,8 milionoj trans 21 landoj. La plej grandaj grupoj de interne dislokitaj personoj troviĝas en Kolombio, Irako, Sudano, Kongo-Kinŝasa kaj Azerbajĝano.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search